Kiel pli rapide memorigi la korelativojn?

Antaŭ memori, necesas kompreni. Se ne klaras la senco de vorto, estos nenia ŝanco bone memori ĝin.

Kiel gramatikaj vortoj, la korelativoj havas sencon abstraktan kaj dependantan de la kunteksto. El tio rezultas, ke por pli efike memorigi ilin necesas memorigi ilin en modelaj frazoj. Se lernantoj plurfoje aŭdis – kaj uzis – la frazojn “Kiel vi fartas?”“Kiel oni diras (…)?” estos multe pli granda ŝanco, ke ili memoros la interogativon kiel rememorante tiujn frazojn.

Oni povus intuicie kredi, ke memori frazon postulas pli da energio – sed tion oni nuancu. Esploroj pruvis ((Se vi povas legi la francan: https://www.persee.fr/doc/colan_0336-1500_1971_num_9_1_3849
Tiu sama esploro ankaŭ konstatis, ke la tuja memorkapablo povas efike enteni ĝis 5 vortojn.)), ke oni memoras multe pli facile sencoplenan frazon, ol egalan nombron da vortoj sen rilato unu kun la aliaj.

Memori korelativojn en frazoj cetere helpas eviti la konfuzojn, kiujn povas kaŭzi tradukoj. La korelativoj ofte havas plurajn eblajn tradukojn en aliaj lingvoj, kio povas esti misgvida.

Instigu la lernantojn elekti por si mallongajn kaj kiel eble plej utilajn model-frazojn. Ili funkcios kiel “trojaj ĉevaloj” por enigi la korelativojn en ilian memoron. Kreigu afiŝojn kun tiuj frazoj, kaj pendigu ilin en la kursejo. Vi povas ankaŭ sugesti, ke ili akompanigu siajn frazojn de bildoj aŭ desegnoj.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *