La “natura metodo” de François Gouin

(sekvo de la antaŭa noto)

Gouin daŭrigis longan karieron kiel lingvo-instruisto. Iom post iom, li ellaboris sian metodon, kiun li fine publikigis en 1880 sub la titolo La arto instrui kaj studi lingvojn.

Laŭ Gouin, infanoj lernas tra tri fazoj:

  1. Observado: la infano pasive “sorbas”.
  2. Pripensado: la infano “digestas” la observojn kaj transformas ilin en mensajn konceptojn.
  3. Aplikado: la infano fine imitas kaj reproduktas.

Gouin transmetas tiun analizon pri la “natura lernado de infanoj” al lingvo-lernado – tial li prezentas sian metodon “natura”. Li eldiras kelkajn gvidajn principojn:

  • oni mergu la lernantojn en la parolan lingvon
  • oni instruu plenajn frazojn (ne izolitajn vortojn)
  • studado de gramatikaj formoj ne antaŭas sed sekvas praktikadon

Tiuj ideoj frapas per sia moderneco.

Interesite de lia metodo, la franca ŝtato konfidis al li klason por provi ties efikon. Malgraŭ la rimarkita sukceso, ne estis sekvo al lia demonstro kaj li iom forgesiĝis en sia lando. Sed fine de lia vivo, la angla traduko de lia libro furoris en Britio, kie pluraj “Gouin”-lernejoj fondiĝis.

François Gouin mortis en 1896. Liaj ideoj anoncis la rektan metodon, kiu alvenis kelkajn jarojn poste.

1 pripenso pri “La “natura metodo” de François Gouin”

  1. Se vi povas legi la francan kaj deziras ekscii iom pli pri François Gouin kaj lia metodo, mi rekomendas la jenajn ligilojn:

    — Lia artikolo en la franclingva Vikipedio:
    https://fr.wikipedia.org/wiki/Fran%C3%A7ois_Gouin

    — Tiu blogero pri la natura metodo:
    https://methode-naturelle.tumblr.com/post/100046910695/la-m%C3%A9thodologie-naturelle

    — Por fakuloj, tiu studo en franca revuo pri didaktiko:
    https://www.persee.fr/doc/hel_0750-8069_1995_num_17_1_2405#hel_0750-8069_1995_num_17_1_T1_0117_0000

    En la angla eblas esplori la tradukon de lia verko, The art of teaching and studying languages:
    https://archive.org/details/artofteachingstu00gouirich/page/n5/mode/2up

    Kaj jen kuriozaĵo: video de anglalingva instruistino prezentanta lecionon pri la franca laŭ la metodo de Gouin (en 2015! 🙂 )
    https://www.youtube.com/watch?v=pSkYhpxa8m8

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *