François Gouin, pioniro de moderna lingvo-instruado

François Gouin naskiĝis en 1831 en Normandio. Li abiturientiĝis en 1851, eniris norman lernejon, kaj fariĝis instruisto.

Paralele, li plu studadis filozofion en la universitato de Caen. Konsilite de profesoro, li decidis iri en Germanion por kompletigi sian studadon en Berlino.

Gouin ne sciis la germanan. En Hamburgo, kie li haltis survoje al Berlino, li komencis lerni ĝin same kiel li antaŭe lernis la pragrekan: studante la gramatikon kaj memorigante vortolistojn. Post 10 tagoj da intensa lernado li konstatis, ke li nenion komprenas.

Li poste pasigis multan tempon en la frizejo de sia gasto, provante komuniki kun la klientoj. Daŭre li nenion komprenis.

Post plua serio da fiaskoj, li ekvolis parkerigi la tutan vortaron. Li dividis ĝin en grupoj da 1000 vortoj, kaj komencis lerni po unu grupon ĉiutage. Senrezulte. Elĉerpite post unu monato de tiu freneze giganta laboro, deprimite, li reiris en Francion.

Tie, observante sian etan nevon, venis al li intuicio: kial ne lerni lingvon per “natura” elmetado al ĝi – kiel faras infanoj? Reirinte en Germanion, li aplikis sian ideon. Baldaŭ, li konstatis mirindan ŝanĝon: post kelkaj semajnoj, li povis fine konversacii!

(sekvo en la venonta noto)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *