Ĉu la korelativo “kia” atendas nur adjektivojn?

Kio demandas pri afero kaj atendas respondon kun substantivo. Kia demandas pri kvalito kaj atendas respondon kun adjektivo.”

Vi ĉiuj aŭdis ion similan kaj eble opinias same. Multaj esperantistoj klarigas la korelativojn per ekvacioj: kio = objekto, kiu = individuo… kaj kia = adjektivo. Tiuj ideoj estas ege populara ĉe lernantoj, ĉar ili plaĉas pro sia simpleco.

Ni tamen scias pri kio kaj kiu, ke ili estas trompaj. Mi skribis pri tio en pasinta noto.

Kion oni diru pri kia? Ni ekzamenu kelkajn ekzemplojn:

1. Kia estis via semajnofino?
2. Kian robon vi aĉetis?
3. Kiaj arboj kreskas en tiu arbaro?

Al la demando 1 oni povas respondi nur per adjektivoj: agrabla, ripoziga, stranga, terura, ktp. La ekvacio “kia = adjektivo” ĉi tie ŝajnas funkcii.

Al la demando 2, oni ja povas respondi per adjektivoj (bluan, multekostan, ktp.) sed ankaŭ per plurvorta priskribo, ekzemple: “robon kun kudritaj poŝoj kaj motivo el floroj”.

Al la demando 3, oni povas respondi ankaŭ per kategoriaj substantivoj: “kverkoj, betuloj kaj fagoj”.

Tiu konstato levas la demandon: ĉu simpligi la regulojn helpas lerni, aŭ malhelpas kompreni la ĝustan lingvo-uzadon? Tiun temon mi planas iam trakti en estonta noto.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *