Fiksi la korelativojn per parekzercoj

Viaj lernantoj bezonas fiksi siajn lernitaĵojn per plenumi ekzercojn – la manko de hejmtaskoj kun ekzercoj estas unu el la ĉefaj mankoj en lernado.

Kiam la lernantoj frontas malfacilon, kiu implicas konfuzadon inter du similaj formoj (ekzemple inter korelativoj), valoras laborigi ilin per par-ekzercoj.

En klasĉambro, la vorto “parekzerco” kutime referencas al taksoj plenumitaj de paro da du kunagantaj lernantoj. Sed ĉi tie temas pri io alia. Temas pri ekzercoj, en kiu la lernantoj devas kompletigi frazon per elekti la ĝustan formon el paro da du proponitaj. Ekzemple:

 Li amas [tion]/[tiun] ĉi knabinon pro ŝia beleco kaj boneco.

Tiuj parekzercoj estas unu el la plej simplaj ekzercotipoj ĉar la elekto estas limita. La lernantoj do fokusas sian atenton je unu malfacilaĵo.

Rilate la korelativojn, eblas krei serion da sinsekvaj parekzercoj, kiuj prilaboras unu post la alia du difinitajn arojn de la korelativa tabelo. Oni estu tamen atenta, ke en ĉiu proponita paro ĉiam estu nur unu akceptebla respondo!

La dokumento malsupre elŝutebla montras ekzemplon de parekzerco, kiu kontrastigas la korelativaj serioj -U (adjektiva) kaj -O.

Korelativa parekzerco

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *