La ses korelativoj unue lernendaj

Kiuj korelativoj ŝajnas al mi absolute necesaj jam en la unuaj lecionoj? Unue, tri el ili:

  • kiel: tio povas surprizi ĉar multaj esperantistoj inklinas konsideri kio la plej baza korelativo. Tamen, kiel estas egale utila en la unua lernoŝtupo (eble eĉ pli). La lernantoj tuj bezonos ĝin en almenaŭ tri fundamentaj frazoj. Por interagi kun la samgrupanoj kaj ekster la kurso: kiel vi nomiĝas? Kiel vi fartas? Por interagi kun la kursogvidanto aŭ pli spertaj esperantistoj: Kiel oni diras (…)?
  • kio: jes, tamen ĝi estas nepra! Ĝi aperas en frazoj same utilegaj por komencanto: Kio estas tio? Kion siĝnifas (…)?
  • tio: ĉar ĝi aperas en la supre menciita frazo kun kio, kaj ĉar la lernanto bezonas rapide indiki objektojn.

La lernantoj ekzercu sin hejme, kaj en la sekva paŝo mi ekzercigos pri tiuj tri aliaj:

  • kiu (adjektiva): aperas en frazoj por interŝanĝi personajn informojn (El kiu lando vi estas?) kaj utila al la kursogvidanto por starigi demandojn.
  • tiu (adjektiva): tre utila al la kusogvidanto por instrukcii (Rigardu tiun bildon) aŭ nomi objektojn. La lernantoj povas ankaŭ reuzi ĝin.
  • kie: tre grava por plenumi bazajn bezonojn (trovi lokon, objekton, personon, ktp).

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *