Ĉu ni bruligu la korelativajn tabelojn?

Ĉi tiu demando referencas al la tabeloj troveblaj en preskaŭ ĉiuj lernolibroj kaj gramatikoj. Ĝia intence abrupta tono povas surprizi kaj mi tuj trankviligu vin: ne, oni lasu ilin plu vivi!

Tamen mi opinias, ke ili havas plurajn maloportunaĵojn, kaj ke oni koncedas al ili troan gravecon en la lernado. Ĉi tie mi listas kialojn:

  • Ili prezentas la korelativojn ekster frazoj, kio ne helpas kompreni ilian precizajn sencon kaj uzon.
  • Ili prezentas la korelativojn samnivele, sen konsideri ilian relativan valoron. Korelativoj oftaj (kio, tiu, ktp.) apudas maloftajn (ial, ĉiel, ktp.) kaj nur teorie ekzistantajn (nenial, ĉial).
  • La tabeloj grupas ilin sub etikedoj, kiuj povas esti erarigaj. Ekzemple, la tabeloj priskribas la seriojn “-O” kaj “-U” kiel respektive rilatajn al objektoj kaj individuoj.
  • La korelativojn estas distingataj laŭforme, sed ne laŭfunkcie. Ekzemple, la serio “-U” miksas pronomojn kun adjektivoj.
  • Kiam ilin akompanas tradukoj, tiuj ofte estas nekompletaj aŭ erarigaj.

La tabeloj certe ne helpas parkerigi la korelativojn. Ili pli utilas por fiksi la korelativojn en la memoro fine de la lernoprocezo, aŭ helpi reaktivigi la memoron antaŭ ekzercado.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *