Pri la konfuzado inter “tio” kaj “tiu” (2)

Mi pli frue skribis, ke la propono distingi tio kaj tiu laŭ ilia gramatika karaktero (t.e. pronomo aŭ adjektivo) ŝajnas al mi pli konsilinda vojo ĉar ĝi helpas la lernantojn ne konfuzi ilin. Sed mi ankaŭ alskribis, ke ĝi ne sufiĉas. Kial?

Pri tio estas nenia problemo – en ĉiaj okazoj ĝi ja estas pronomo. Sed pri tiu kaj la analogaj korelativoj oni ne povas diri same:

Li revenis al la parenco, kaj tiu demandis: […]
Kiu demandas, tiu ne eraras.
Kiu flatas al ĉiu, plaĉas al neniu.

En tiuj frazoj, klare temas pri pronomoj. Tiuj korelativoj do povas esti jen pronomoj jen adjektivoj – depende de la kunteksto. Oni povas konsideri, ke ili havas duoblan karakteron. Sed mi opinias, ke pli oportune estas rigardi ilin kiel du apartajn korelativ-seriojn.

Se oni atentigas la lernantojn pri la fakto, ke ekzistas tri demonstrativoj – nome: tio, tiu (pronoma), kaj tiu (adjektiva) – oni helpas ilin pli bone kompreni iliajn respektivajn funkciojn kaj uzadon. Tion oni faru ne per seka teoria klarigado, sed per prezentado de multaj kaj diversaj ekzemplaj frazoj adaptitaj al la nivelo de la lernantoj.

Post studado de la ekzemploj, ekzercigu la lernantojn por fiksi la uzadon de tiuj korelativoj en ilia memoro.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *