La komunika valoro de la korelativoj

Preskaŭ ĉiuj kurso-gvidantoj komprenas, ke instrui la korelativojn en unu fojo estas malbona ideo. Sed en kiu vico ili decidas enkonduki la korelativojn?

Ŝajnas al mi, ke multaj bazas sin sur la forma kriterio. Ekzemple, ili decidas prezenti unue la interogativojn (kiu, kio, kie…), kaj poste eble la demonstrativojn (tiu, tio, tie…), ktp.

Mi vidas du problemojn en tio. La unua estas, ke oni aperigas vortojn tre similajn inter si – ilin distingas nur unu aŭ du literoj. Tio pliigas la riskon konfuzi ilin. La dua problemo estas la ĉefa: oni ne elektas la korelativojn surbaze de ilia komunika valoro, t.e. ilia graveco por plenumi la komunikajn bezonojn de komencantoj.

Ekzemple, tiu estas pli ofta vorto en la lingvo ol kiel. Sed la dua havas laŭ mi pli gravan komunikan valoron. En la unua leciono, kiel estas pli bezonata ol tiu ĉar la lernantoj bezonas uzi ĝin por interkonatiĝi (Kiel vi nomiĝas?), peti helpon de la kursogvidanto (Kiel oni diras […]?), kaj ili bezonos ĝin en la sekva leciono (Kiel vi fartas?).

La natura konsekvenco estas, antaŭ elekti la vortoprovizon, ke oni bone identumu la komunikajn bezonojn de siaj lernantoj. Sed tio estas alia temo, kiun mi traktos en onta noto!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *