Kial malfacilas la korelativoj?

Unu el la plej laŭdataj ideoj de Zamenhof estas la korelativ-tabelo. Sed estas granda paradokso, ke dum la esperantistoj preskaŭ unuvoĉe admiras ĝin, ili ankaŭ ofte konfesas la malfacilon ellerni ilin. Tiun malfacilon ni ĉiuj mem spertis en la komenco de nia esperantista vivo, kaj daŭre konstatas ĉe novaj lernantoj. Ili ofte hezitas pri la ĝusta korelativo kiun ili uzu – kiam ili ne forgesis ĝin entute.

Fronte al tiu problemo oni kutime klarigas, ke ilia malfacileco fontas el ilia simileco. Tio probable influas, sed donas nenian indikon pri la plej efika metodo asimili ilin. Cetere mi opinias tiun klarigon nur parta, ĉar tiu simileco ankaŭ estas ilia forto.

La faktoroj certe estas diversaj kaj mi ne volas detale esplori ilin. Tamen, unu ŝajnas al mi esenca: la korelativojn oni malfacile akiras, ĉar oni lernas ilin ne taŭge. Laŭ mi, la ĉefa problemo kuŝas ne tiom en la lingvo, kiom en la lerno-metodo.

Mi prezentos al vi du principojn, kiuj laŭ mi helpas la lernantojn lerni la korelativojn pli facile kaj pli rapide:

  1. enkonduki ilin iom post iom surbaze de iliaj komunikaj valoroj
  2. memorigi ilin en frazoj

En la venonta noto mi traktos la unuan punkton. Ĝis ĵaŭdo!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *