Nova papera eldono de PMEG aperonta ĉi jare

Bertilo Wennergren, aŭtoro de Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (PMEG), anoncis la 1an de Januaro per sia blogo ke aperos en 2020 nova papera eldono de lia libro.

PMEG estas probable la plej populara verko pri Esperanto-gramatiko. Ĝian sukceson klarigas tri faktoroj. Unue, ĝi estas publikigita en Interreto sub la permesilo “Creative Commons”, kiu faras ĝin libere kaj facile alirebla. Due, ĝi estas verkita per klara kaj facila lingvo. Trie, la vidpunktoj kaj preskriboj de Bertilo Wennergren respegulas la “mezan” mensostaton de la Esperanto-parolantoj — nek tro konservativan, nek tro liberalan.

Kiam mi eklernis Esperanton fine de la jaroj 90, PMEG estis jam nemaltrafebla trezoro en la Reto kaj imponis min per sia riĉeco kaj kompleteco. Ĝi fariĝis unu el miaj unuaj legaĵoj en Esperanto kaj mi daŭre memoras kiel avide mi legis ĝin.

Ne pensu, ke mi trovas ĝin perfekta. Mi kritikas kelkajn detalojn — ekzemple, la strangan uzadon de majuskloj, kiu kontraŭdiris la ĝeneralan kutimon. Sed ĝuste pri tio Bertilo Wennergren anoncis ŝanĝon! Li skribas pli multe pri la temo en sia blogo.

Kiel vi povas imagi, mi antaŭĝuas tiun novan eldonon. Ĝi jam kuŝas en mia listo de aĉetendaĵoj.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *